Dekdeklara testo

Dixi Proponyawski

Jen!

Falis jardekaj baroj starigitaj kontraŭ la vivanta penso fare de burokratiĝintaj dogmemuloj. La penso ekfluis libere, vaste, senĝene kaj – plej grave – absolute sendogme. Ekde mezlernejo bolŝevikoj trompadis nin pri Dio, pri astrologio, pri parapsikologio... Mi ne daŭrigu tiun ĉi tristan liston, ja finfine ni rajtas havi la veron kaj pri UFO, kaj pri Jesuo, kaj pri amorantoj de carino Jekaterino (mi ne memoras, kiu laŭnumere). La publikigaĵoj pri okpiedaj ĉevalidoj, pri dumetraj ratoj, pri malkovro de la Infero kaj aliplaneda gravedeco saturas amaskomunikilojn ĝis la plej akademiaj. Sed ve! Manko de sperto ĉiupaŝe manifestas sin en terura amatoreco de la publikigaĵoj, kio donas al malbondezirantoj ŝancon primoki niajn plej altajn atingojn. Celante plifortigi niajn poziciojn, mi ellaboris metodon, kiu permesas profesiigi tiun laboron, grave altigante ĝian konvinkivon.

Por ne esti truda, mi ne instruos la metodon, sed nur prezentos specimenojn de ĝia apliko, el kiuj dezirantoj povas lerni memstare.

Kiel vi scias, nia mondo troviĝas ene de akrona kampo, kiu konsistas el akronoj (ofte eblas renkonti aserton, ke temas pri kronala kampo, sed tio estas esenca eraro). Jam antikvaj egiptoj pentris siajn diojn en surfaco, emfazante tiel, ke la tridimenseco de nia mondo estas nur parto de la estado. Pri akrona kampo temas en rezonadoj pri la monda etero, absoluta spaco, ankaŭ al gravito akronoj havas firman konekson.

Objekto, troviĝanta en kampo, premas tiun kampon, formante kaveton, kiun mi nomas funelo. Nun estas facile paroli pri tio, ja la teorion de akronaj funeloj oni instruas eĉ en mezlerneja kurso de fiziko. Sed imagu, kiajn malfacilaĵojn la teorio spertis dum la sovetia epoko...

La apliko de funela teorio permesas facile solvi ekz. la problemon de tempo. Vi ja scias, ke tempo – ĉiam estas problemo... Do, tempo en akrona funelo malakceliĝas, kaj tiu malakceliĝo strikte proporcias al ties diametro.

Vasta propagando de la teorio permesas forigi plurajn dogmojn. Ekz. ĝis nun ekzistas homoj, kiuj kredas, ke kolbaso en fridujo restas freŝa dank' al malalta temperaturo. En realo ĉio multe pli simplas: malalta temperaturo stabiligas akronan funelon. Via kolbaso kuŝis en fridujo dum semajno, sed por ĝi pasis nur kelkaj minutoj!

I.a. dank' al tiu fenomeno nin atingas korpoj de mamutoj. En la zono de eterna frosto funeloj praktike ne detruiĝas, kaj akumuliĝas grandkvante. Tio kaŝas en si alian danĝeron: se temperaturo altiĝas, la stabileco falas, tiam eta puŝo povas eksplodigi la tutan amason da funeloj. Oni bone konas tian ekzemplon: la renoma aerolito de Tunguska. Tiu somero estis eksterordinare varma... La eksplodo ĵetis sin ekster la atmosferon.

La ĉeestintoj asertis, ke la «meteoro» venis EL ekster la Tero, sed tia naiveco naturas – la malrapidigo de tempo estis tiom forta, ke tempo pasis en inversa direkto. Kaj niaj sciencistoj ĝis nun serĉas iujn restaĵojn de la «meteoro»!

I.a. pri restaĵoj: vi ja komprenas, ke se iu ion enpremis, tiu io devas ie eliri, ĉu ne? Jen kiom facile vi solvis problemon, kiu por scienco estis enigmo dum jarcentoj! Certe, temas pri antifunelo, kies ecoj estas pluraspekte inversiaj kompare al funelo. Ekz. funeloj ekzistas aparte, sed antifuneloj strebas kunfluiĝi, kreante ĉiam pli grandajn formaĵojn. Sur la Tero ekzistas kelkaj tiaj formaĵoj, el kiuj la plej fama estas la t. n. Bermuda Triangulo.

Interago de funeloj dependas de ties spinoj: samspinaj altiras unu la alian, malsamspinaj – dispuŝas. I.a. la viroj havas spinon +1, la virinoj -1. Ĉu vi komprenas, kion tio signifas? Jes, jes! Kaj la formiĝantaj paroj stabilas nur se la diferenco de funelaj diametroj ne superas 6.3%. Bedaŭrinde komunistoj ĝis nun malhelpas instalon de diametr-mezuraj aparatoj en nuptejoj, kiuj permesus preskaŭ nuligi la kvanton de divorcoj...

En nia epoko de totalaj ekologiaj problemoj, ankaŭ akrona kampo spertas malpurigon. Malharmoniaj osciloj el industriaj entreprenoj, lavango da senmastraj funeloj el brutmortigejoj, dissplitado de funeloj en atomaj stacioj, ĉio ĉi tordas ne nur la tutan kampon, sed ankaŭ ĉiun individuan funelon, malaltigante ties rezistemon kaj aperigante nekonatajn ĝis nun malsanojn.

Akrona ekologio faras nur la unuajn paŝojn. Katastrofe ne sufiĉas aparataro, mono kaj homoj. Fortoj de entuziasmuloj sufiĉas nur por purigi funelojn de apartaj individuoj.

La sorto de senmastraj funeloj estas vere trista – ili kaose vagas ĝis gluiĝo al iu stabila konglomeraĵo. Se du funeloj hazarde kungluiĝas, ili ŝirmas sin kontraŭ ĉiuj eksteraj influoj kaj akiras kapablon moviĝi en aero kaj eĉ en kosmo. Klara simptomo de ekologia malsano estas ĉiam pli oftaj observoj de UFO, kiuj estas nenio alia ol kungluiĝintaj funeloj.

Certe, estas ĝojiga la fakto, ke post 73 jaroj da forgeso la akrona kampo revenas al ni kiel esenca parto de la tuthomara kulturo. Plibonigo de ekologio ĝenerale, kaj spirita ekologio speciale – kiel skribis akademiano Vernadskij – ne penseblas sen solvo de problemoj de akrona ekologio. Mi kredas, ke la homaro ankaŭ ĉi-foje trovos en si fortojn por superi la aperintajn problemojn, kiom ajn komplikaj ili ŝajnu. Kaj apliko de akronaj funeloj kiel universala pensa instrumento malfermos la vojon al ĉiam pli mirigaj malkovroj.

En la artikolo mi konsideris aplikon de la metodo al evidentigo de logika konekso inter la kaŭzo kaj sekvo, t.e. la duan parton de la ĉeno «kaŭzo – ligo – sekvo». Vi povas rimarki, ke eĉ en tia formo la metodo estas ege fekunda. Pluan progreson oni povas antaŭvidi aplikante la metodon samtempe ankaŭ al la unua parto – t.e. al klarigado de neekzistantaj fenomenoj. La redakcio garantiis al mi volontan aperigon de ĉiuj tiuspecaj kontribuaĵoj. Mi senpacience atendas ilin!



20-maj-1998