Dmitrij Bilenkin

La loko en memoro

(tr. el la rusa Ju. Muraŝkovskij)

– Ĉu vi estas la direktoro de la Memorialo?

Mi levis la kapon kaj ekvidis homon, kiu estis tiom maljuna, ke ŝajnis plata. Neĉifebla kostumo falde pendis sur li kaj translokiĝadis iel post la korpo, kiam la maljunulo moviĝis, kvazaŭ meditante, ĉu ne proklami sian sendependecon.

– Mi estas servopreta! Jen la fotelo, mi petas.

Li sinkis en la fotelon, kurbiĝinte ortangule.

Dum eble du minutoj la maljunulo silente min observis. Liaj okuloj estis etaj, sub maldensaj grizaj brovoj, tiel senesprime muskoloraj, ke min ekregis malbonaj antaŭsentoj.

– Do mi parolas kun la direktoro, – diris li konfirme. – Mi devas vin atentigi pri tio, ke en la subordigita al vi institucio okazadas efektivaj malindaĵoj.

Li ekpaŭzis, kvazaŭ atendante ion, ian nepran reagon miaflanke. Sed mi aŭskultis plu, kvazaŭ nenio okazis.

– Do, – lia voĉo iĝis kruda. – Via Memoriala Centro sin turnis al mi, laŭregule, kun la peto dikti siajn rememorojn. Mi rilatis al la tasko kun perfekta respondeco, ĉar mi komprenas tiun edukan signifon kiun havas la sperto de la matura generacio, la valoron de tiuj dumvivaj observoj kaj konkludoj, kiujn ni akumulis. Certe, mi estas simpla homo, tamen ankaŭ mia vivo estis plena de batalo por tio hela, avangarda, kio estas la ĉefa celo, kiu, siavice...

Jam dum la kvina minuto de lia monologo en la saĝo sub mi aperis solidaĵoj, kiujn mi antaŭe ne rimarkis. Ĝenerale, mi volonte alidirektus la rigardon ien tra fenestro, kie ŝvebis birdoj.

– ... La signifo de Memoriala Centro estas konsistanta en tio, ke ĝi estas heredanto de la sperto, kiu... Ĉiu homo havas la rajton, kiun ne eblas neglekti sen malprofito por la socio, kaj tial la personaro de Memorialo kaj direktataj de ili maŝinoj estas devigitaj kaj devas rilati kun perfekta respondeco...

Mi humile kapjesis. Korekti lin estis evidente sensence. Memoriala Centro efektive estas grandega atingo de kibernetiko, sed tute ne la plena memoraĵkolekto de ĉiu kaj ĉiuj. Vere, ajna homo sendepende de la aĝo, enŝaltiĝinte en nian kanalon, povas rakonti sian vivon kun ĉiuj plej malgrandaj nuancoj, karaj por ties koro (la sekreton de aŭtoreco la leĝo garantias). Al maljunuloj ni turnos nin aparte, ni petas, ni konvinkas ilin, se ili mem ne ĝenas niajn maŝinojn. Milionoj da sortoj, milionoj da neripeteblaj agoj, movoj de animo kaj penso, ĉio persona, kio malaperadis pro morto, nun estas kolektata, konservata, vivas eterne, kaj tiu trezoro ne estas taksebla. Ne gravas, ke en rememoroj la veron foj-foje substituas elpensaĵoj aŭ plibeligas la imago. Gravas kaj tio, kio estis, kaj la elpensaĵoj – ankaŭ ili ja estas vivo! Necesas nur ne miksi unu kun la alio; ekzistas specialaj filtro-sistemoj por separado kaj pritaksado. Jen por vi, la sociologo, pedagogo, historiisto, psikologo, estas milionoj da sennomaj, fidindaj fiksitaĵoj, kion pensis aŭ sentis homo, kiel li agis en tia aŭ alia situacio – ĉerpu, konceptu, evidentigu regulojn. La nuna progreso de tiuj sciencoj estus neebla sen nia centro. Kaj la ora epoko de la literaturo, interalie, ankaŭ. Kun kiom da homoj povis renkontiĝi la verkisto de pasinteco, kiom da intimaĵoj kaptis lia okulo? Nun por li estas aperta la animo de tiuj, kiuj ne plu estas. Pri kio, tamen, ni kulpas antaŭ tiu maljunulo?

– ... Konsiderante la diriton, mi decidis informiĝi, kiom da memorĉeloj okupis mia rakonto. Kaj kio evidentiĝis? Ĉu vi interesiĝas, kion montris la kontrolo?

La ritma voĉo de la maljunulo altiĝis. En ĝi aperis io ferbetona – la nefrakasebla certeco pri sia praveco. Pri la praveco kaj la rajto. De mi tuj malaperis la tuta meditstuporo.

– Do, jen, – en lia rigardo aperis nuanco de malkonfido – evidentiĝis la sendube malinda fakto. La informa servo donis al mi mesaĝon, el kiu sekvis, ke miaj rememoroj okupis... – li malhastis dum momento, – nulon da memorĉeloj!

Li ĝisatendis, ke mi plene konsciu la tutan pezecon de la fakto kaj reekparolis jam kun rimarkebla maltrankvilo.

– Nulon da memorĉeloj, ĉu vi aŭdas? Tio signifas nenion! Kiel tio povis okazi? Kiel tion oni komprenu?

Nenio estis komprenenda, por mi tuj ĉio iĝis klara. Tio, ke la maŝino nenion ekstraktis el liaj rakontoj, signifas la nuron: ili estis vakaj. En ili forestis io persona, neripetebla, freŝa, sed estis nur banalaĵoj, kiujn la maŝino separis, kiel rubon. Ĉio evidentiĝis rubo, ĉio – ŝablono, ne estis eĉ unu propra penso, nefalsa sento, almenaŭ nova fakto.

Nun necesis elturniĝi – rapide, atente, ne traŭmatizante la maljunulon.

– Senordeco! – ekkriis mi, deŝirante la aŭskultilon de monitoro. – Vi pravas, vi trioble pravas!

– Mi tion scias – diris li signifoplene.

La lastaj duboj disiĝis. Nek nun, nek antaŭe allasis li la penson, ke liaj rememoroj estas al neniu bezonata vico de ĝeneralaĵoj. Lin maltrankviligis nur la maljusta eraro, pro kiu la homaro povus perdi liajn netakseblajn rememorojn. Nur tio! Feliĉa malfeliĉulo...

Mi ŝajnigis, ke mi kontrolas kaj klarigas tion, kio ne postulis klarigon, kaj li samtempe patose diradis:

– La homo – tio sonas fiere! – diris li, edife levinte la fingron. – Estas la rimarkindaj vortoj, kiujn devas konsideri ĉiuj, precipe vi, tiuj, kiuj okupiĝas pri la afero de la konservado de la spiritaj valoraĵoj. Kiu ajn honeste kaj respondece, modeste, sed utile pasigita vivo meritas estimon kaj memoron. Tion diras ne mi, tion diras la socio, por kies prospero tiaj, kiel mi, modestaj laboruloj laboris «sen ĉes' kaj fin'»...

Ĉio estas vera. Ne estas neinteresaj sortoj, kaj kun ĉiu homo de ni foriras universo. Sed... Tion mi ne povis al li diri. Mi ne povis al li diri, ke tuta lia parolo, kaj sekve, menso delonge ŝtoniĝis. Ke ankaŭ la propran vivon li rakontadis, laŭkutime eliminante «ĉion malkonvenan», iom ajn originalan. Tio, certe, estis iam en li, lia memoro povus konservi ion neripeteblan, sed nun estas senutile frapi kaj voki. Ĉio estas entombigita, sigelita, pereigita!

– Ĝuste tiel, estas eraro, – diris mi, metinte la aŭskultilon. – Misfunkcio, malgranda teknika difekto, kiaj, bedaŭrinde, ankoraŭ okazas. Ni petas nin pardoni, ni aplikos ĉiujn rimedojn...

– Ĉu vi refoje fiksos?

– Nepre! Senprokraste, se, certe, vi...

– Jes. Kvankam tio estas ligita kun novaj elspezoj de la tempo kaj fortoj, kiuj pro via senrespondecemo rimarkeble malplimultiĝis.

Mi silentis, ŝajnigante la sopiran penton. Estis malfacile, mi ja ne estas aktoro. Malplaĉe, abomene estas diri malveron, sed alian eliron mi ne vidis. La vero lin indignigus, ofendus, ne kredos li al ĝi, konsideros kiel malfavoron, kalumnion. Kaj se subite ekkredos... Ne, nur ne tio! Malblindiĝi ĉe la fino de la vivo, certiĝi, ke pensis ne memstare, kaj sentis laŭ ŝablono, nenion donis al la homoj, eĉ, eble malpli bone – malhelpis al ili, kiel malnoviĝinta paragrafo. Ne! Ne! Pro kio malserenigi la lastajn maljunulajn jarojn?

Feliĉe, la malblindiĝo al li ne minacis. Finriproĉinte min, li ekstaris, ankaŭ mi, por akompani lin, sed li haltis meze de la tapiŝo kaj, larĝe disstariginte la rektajn krurojn, denove ekparolis. Mi aŭskultis, sentante, kiel ligniĝas la muskoloj de la vizaĝo.

La plej malfacila estontis. Necesas elpensi, kiel trompi lin, kiam li denove kontrolos (ja li kontrolos!) kiom da memorĉeloj okupis liaj rememoroj. Mi ne scias, kion mi donus, por ke la memorĉeloj pleniĝu. Sed tio ne okazos. Nulo, denove estos nulo. Ĉar la maŝino jam la unuan fojon faris ĉion eblan. Kaj povas ĝi nemalmulte. Ĝi ne simple fiksas la rakonton, ĝi, kiel la plej brila ĵurnalisto, kapablas paroligi necedeman kunparolanton, kaj se ĝi ne sukcesis eltiri el la maljunulo eĉ la peceton de la bezonataĵo, sekve la fero estas senespera.

– Mi estis samtempano de Gagarin! – manifestis li al mi, starante en la pordo. – Mi ĉion memoras, kiel ĵuson. Mi estis samtempano de la mondfamaj konstruadoj! Mi ĉeestis... Mi estis...

Ĝuste. Li estis.

Kiam post li finfine fermiĝis la pordo, mi senforta falis en la fotelon. Kaj ekpensis, ke kiam venos mia vico rakonti mian vivon, ĉu kuraĝos mi ekscii, kiom da memorĉeloj ricevis mi?

Ne. Neniam.


Pritakso de la rakonto fare de la tradukinto laŭ la skalo «Fantazio-2»

1. La ideo maŝine registri rememorojn estas malnova (ekz., «Reveno. Tagmezo, XXII jarcento» de fratoj Strugackij). Sed Bilenkin kvalite ŝanĝis ĝin – necesas registri rememorojn de la tuta homaro. 3 poentoj.

2. Scienc-fikcia ideo, ne kontraŭanta la nunajn sciojn, sed ne havanta prognozan valoron. 3 poentoj.

3. Interesa nuanco pri «laŭleĝa» homo. 2 poentoj.

4. Artaj trovaĵoj forestas – la lingvaĵo estas sufiĉe pala. 1 poento.

5. Nemalbone... 2 poentoj.

Rezume: 3*3*2*1*2=36; Klaso 11.



20-maj-1998
Hosted by uCoz