V. Gorŝkov

La strategio de elvivado

La vorto «ekologio» populariĝis ĝis perdo de sia senco. Kio tamen estas ekologio efektive? En kio konsistas ĝiaj problemoj?

Malapero de bestoj, ekzistintaj ie fore de ni, certe, ĉagrenas. Tamen plej multaj el ni nek vidis nek vidos tiujn bestojn en la naturaj kondiĉoj, kaj la rezonadoj pri ilia defendo aspektas senrilataj al la reala vivo. Alia temo estas riveroj kaj lagoj, ĉe kiuj ni loĝas; aero en urboj, kiun ni spiras; arbaro, en kiu ni ripozas. Tio estas la reala ĉirkaŭanta nin medio. Evidente, necesas ĉiamaniere klopodi ke la medio restu taŭga por nia vivo-ekzisto. Ŝajnas ke ĉio klaras: necesas mastrumi tiel ke ĉiun poluon de la medio tuj kompensu ĝia purigo. Plej evoluintaj landoj jam iom prosperis tiudirekte sen malaltigi la vivnivelon de siaj anoj. Do, sufiĉas nur transformi la mastruman agadon, akcepti senpoluajn teknologiojn, kaj tio solvos ĉiujn ekologiajn problemoj? Ĉu vere solvos?

Dum cent-milionoj da jaroj sur la Tero floras vivo, sed neniuj poluoj kaj distordoj senteblis ĝis la dua duono de nia jarcento. Tio signifas ke vivo en la virga naturo ne kreis rubon. Gravas ke rubo ne aperis eĉ en etaj terenoj.

La purecon de la medio konservas agado de alispecaj organismoj, kiuj tiamaniere permesas vivi al la unua. Vivo de ajna biologia specio eblas nur en strikte determinita komunumo de alispecaj organismoj. Tiuj komunumoj de floraj kaj faŭnaj organismoj formas tion, kio nomiĝas bioto, kaj kiu sole kapablas konservi la vivmedion senŝanĝa. Jen tio estas ekologio.

La esploroj de virga naturo montras, ke mamuloj en ajnaj naturaj komunumoj konsumas ne pli ol unu procenton da biota produkto. La restintajn 99% konsumas la ceteraj specioj, kiuj konservas taŭgan por ĉiuj staton de la medio. Mamuloj estas ne regantoj sed maldika tavolo de la bioto. Estas neeble, ekzemple, dekobligi la konsumparton de mamuloj kaj samtempe je dek procentoj malaltigi la kvoton de la «ceteraj elspezoj». La medio en tia okazo perdas ekvilibron kaj la tuta komunumo formortas. Ilustro de tio estas paŝtejo, kiu dum tro intensa paŝtado transformiĝas al dezerto.

Kio ĉirkaŭas la ĉirkaŭan medion? Kaj ĉu tio vere gravas?

Atentu, ke la medio ĉiam suferis de eksteraj influoj. Erupcioj, incendioj, lavangoj, aerolitoj. Ilin akompanis ŝanĝoj de reliefo, gasa konsisto de la atmosfero, temperatura reĝimo de la tersurfaco.

Procezoj en malviva naturo kapablas ŝanĝi koncentritecon de vivgravaj substancoj, ekzemple, karbona dioksido en oceano, atmosfero kaj grundo centprocente dum proksimume centmilo da jaroj. Plejparte tiaj ŝanĝoj estas unudirektaj.

Ekzemple,agado de vulkanoj nur eligas materion el terprofundoj en la medion. Tial dum la ekzisto de la vivo la koncentriteco de pluraj vivgravaj substancoj en la medio devus ŝanĝiĝi je kelkaj gradoj, tiom ke la vivo fariĝus neebla. Tio ne okazis.

Evidentiĝis, ke la agado de vivaĵoj kapablas ŝanĝi la medion pluroble pli rapide. Nura sintezo de organika substanco far bakterioj kaj nura ĝia putrigo far bakterioj, fungoj kaj animaloj kapablas ŝanĝi plej gravajn erojn de la medio centprocente dum proksimume dek jaroj. T.e. dekmiloble pli rapide ol dum manko de la vivo! Sekve, la plej seriozajn ŝanĝojn en la medio povas fari la bioto mem. Sekve, ankaŭ kompensi ajnajn variojn de la medio povas la natura tera bioto.

Krom tio kvanton de substancoj en la medio difinas ne transcendaj fortoj sed same la bioto mem. Tio estas ne hipotezo, sed konkludo el grandega kvanto da empiriaj faktoj. Grundo de la kontinento plene estas formita de la bioto. La elvaporiĝon en netorditaj de homo tersurfacoj plene kontrolas la plantoj. Kresko de elvaporiĝo malvarmigas tersurfacon samkiel elvaporiĝo malvarmigas nian korpon. Koncentritecoj de substancoj, kiujn konsumas vivaĵoj en la oceano, varias de surfaco al fundo kelkoble. Tiun diferencon subtenas funkciado de la vivo. Se imagi ke la vivo en la oceano malaperis, la koncentroj de substancoj ĉe surfaco kaj en profundoj devus egaliĝi. Tio kaŭzus, inter alie, kelkoblan kreskon de CO2 en la atmosfero, kaj katastrofan kreskon de ĉe-tera temperaturo je kelkaj gradoj.

Parto en konsumo

Konsumo de produkto kreskas laŭ grando de organismoj. Tuteca linio – universala distribuo, observebla en normale evoluanta ekologia sistemo. La surfaco sub la tuteca linio egalas 1. Ciferoj en procentoj estas relativa parto de diversaj eroj de la gistogramo. Streka linio – nuntempa globala distribuo.

Surfaca diferenco inter tuteca kaj streka linioj proksimas al la surfaco sub la antropogena pinto.

Do, la koncentritecon de ĉiuj substancoj, kiujn uzas vivaĵoj, kaj, verŝajne, temperaturon de la medio subtenas en akceptebla por la vivo nivelo la bioto de la Tero.

Tiel estas dank' al tio ke ĉiuj naturaj specoj de organismoj formas kompleksajn komunumojn, kapablajn fermi biokemiajn substanc-moviĝojn kaj kompensi ĉiujn naturajn eksterajn tordojn de la medio.

Estas kompreneble, ke detalan kontrolon super ĉiuj gravaj komponentoj de la medio kapablas plenumi nur certaj biologiaj specioj. Tio signifas, ke en la naturo povas ekzisti ne ĉiuj vivkapablaj specoj de vivaĵoj sed nur tiuj, kiuj kapablas enkadre de ekzistantaj komunumoj plenumi la necesan funkcion pri stabiligo de la medio.

Komunumon ne povas eniri ankaŭ specioj – nenion-faruloj, des pli specioj-gangsteroj, detruantaj agorditan agadon de la ceteraj specioj. Ĉiuj komunumoj kun tiaj specioj detruis la medion, kaj ilin forpremis aliaj, t.e. ili malaperis dum la natura selektado. Do, dum miliardoj da jaroj la naturo plenumis grandegan laboron, kaj el ĉiuj vivkapablaj specioj estas elektitaj nur ege eta kvanto de unikaj laboraj specioj. Neniigo de ajna el tiuj specioj rompas la strukturon de la komunumo kaj detruas la stabilecon de la medio.

Kiel elvivi en tiu ĉi mondo?

Mi opinias ke ne bezonatas specialaj argumentoj por eldiri jenan ideon: specioj kaj iliaj komunumoj, rapide adaptiĝantaj al ajnaj kondiĉoj, ne povus stabiligi la medion. Ili simple ne bezonus tion.

Eĉ pli, en tiu okazo libere modifiĝanta medio neeviteble atingus la staton, maltaŭgan por ajna vivo. Kaj la vivo sur la Tero jam antaŭ longe malaperus. Nur genetike sufiĉe stabilaj specioj povas sukcese kaj rapide kompensi ĉiujn fluktuojn de la eksteraj kondiĉoj.

Konservo de vivtaŭga medio dum la pasintaj geologiaj epokoj signifas, ke la komunumoj de tiuj epokoj same kapablis kontroli la kondiĉojn de la medio. Evolua alterno de komunumoj okazis sen perdo de tiu kapablo. Tamen dum centoj kaj milojn da jaroj iu alterno de komunumoj ne povas okazi. Dum tia tempo komunumoj povas esti nur detruitaj, kio tuj efikus la staton de la medio.

Kaj tiam aperis la homo...

Kio do okazos, se iu specio hazarde superos la naturan konsumparton? Evidente, la ceteraj anoj de la komunumo reagos kontraŭ ĝi kiel kontraŭ ekstera influo. Komenciĝos procezoj, kiuj malagrandigos ties konsumparton ĝis la normala nivelo. Se superiĝo de la specio-detruanto daŭros sufiĉe longe, okazos distordo de la medio en la loĝloko de la komunumo. Tiu perdos la kapablon konkurenci kaj estos forpremita de aliaj.

Se subteni konsumparton de iu specio altigita en ĉiuj komunumoj, ili kapablos kompensi la influon de tiu specio nur ĝis certa lima nivelo. Super la limo la agado de komunumoj senordiĝas, kaj stabileco de la medio rompiĝas. Por grandaj animaloj – kun maso je pli ol dek kilogramoj – en ajna komunumo tiu limo egalas al konsumo de unu procento da biota produkto. Kiam la limo estas superita, la komunumo detruiĝas. Same glacimonto ĝis certa limo kapablas rezisti renversan premon. Sed se la premo superas la limon, la glacimonto povas renversiĝi farante pli da detruoj ol la prema forto.

Homo, kiel ĉiuj ceteraj specioj plenumis certan laboron pri stabiligo de la medio. Dum progreso de la teknologio homo po iomete altigis sian konsumparton en la produkto de la bioto. Tamen, dum ĝi estis sub la limo (kiu, same kiel por ĉiuj mamuloj proksimume egalas unu procenton) la naturaj komunumoj kapablis kompensi la nocajn agojn de la homo, konservante la medion senŝanĝa.

Ĝis la antaŭa jarcento la suma konsumparto de homoj ne superis la liman grandon. Fakte, en apartaj regionoj, urboj kaj eĉ landoj de Eŭropo la homa konsumado estis konsiderinde pli alta. Sed la restinta parto de la bioto kompensis la distordojn. Kaj poluaĵoj ne akumuliĝis.

Alie statas la afero en nia jarcento. La konsumparto de homo – nutraĵoj de homoj, de brutoj, konsumo de ligno – kreskis ĝis dek procentoj.

Eĉ pli – malpurigitaj komunumoj mem fariĝis poluantoj. Jam nun la bioto de la kontinentoj ellasas en la atmosferon (sed ne sorbas el ĝi) preskaŭ saman kvanton de karbona dioksido, kia venas pro bruligo de hejtaĵoj.

Plua poluado de la natura bioto povas krei la efikon de renversiĝanta glacimonto. Pro la grandega potenco de la globala bioto, post plena detruo de specia interagado en la komunumoj ĝi kapablos polui la medion dekoble pli ol tion faras la nuntempaj entreprenoj. Eĉ se transformi ĉiujn – ĉiujn! – entreprenojn al senpoluaj teknologioj, ni havos ŝrumpon de poluado nur je dek procentoj, kaj tio neniel influos la globalan staton de la medio.

Por forigo de ĉiuj poluoj kaj renaskigo de vivtaŭga medio necesus krei artefaritan analogiaĵon de la naturaj komunumoj de la bioto, kiu kapablus cikligi la moviĝon de substancoj kaj kompensi ĉiujn eksterajn influojn. Detruitaj – «postlimaj» – komunumoj por tio ne taŭgas. Rapida evoluo de komputila tekniko esperigis multajn pri eblo de kreo de simila sistemo. Tamen la informaj fluoj en la natura bioto je pli ol dek gradoj superas tiun maksimume atingeblajn en ĉiuj komputiloj de la mondo.

La vivo de ĉeloj estas kontrolata en molekulaj spacoj, kiuj plenumas funkciojn de memorĉeloj de tiuj naturaj komputiloj. Efikeco de inform-prilaboro en ili jam antaŭ longe atingis la maksimumon. Sufiĉas rememori la evoluon de ĝermo en ovo. Naturaj komputiloj en formo de mikroskopiaj vivaj organismoj, en kiuj kalkulaj aparatoj kunigitas kun elementoj de aktiva influo al la medio, kovras la tutan Teron per kelkaj tavoloj. Por atingi la rapidon de informa prilaboro de la bioto, la homaro devus kovri la tutan Teron, inkluzive la oceanon per senintervala reto de idealaj komputiloj, kies grando egalas al bakterio kaj memorĉeloj – al molekuloj, kaj havi programojn kaj matematikajn modelojn, kompareblajn al genetikaj programoj de kelkaj milionoj da naturaj biologiaj specioj, t.e. fakte rekrei denove la tutan naturan bioton de la Tero.

Sed eĉ se tio eblus, la elspezoj, ligitaj al stabiligo de la medio, konsumus, samkiel en la natura bioto, ne malpli ol 99% da energio uzata de la civilizacio. Por la bezonoj de la homo mem, difinantaj ties vivnivelon, tutegale restus ne pli ol unu procento. Krom tio la stabileco de la tera klimato povas difektiĝi dum ŝanĝo de la budĝeto de suna energio. Estas nepermeseble ŝanĝi tiun budĝeton je grando, kiu superus la potencon de la biota produkto. Tial la suma konsumo de la energio far la civilizacio same ne povas superi la potencon de produkto de la globala bioto. Sekve por la senperaj bezonoj de la homoj tutegale restus la sama kvanto, kiun ili havis enkadre de la natura bioto antaŭ ĝia distordo, kiam necesis neniuj elspezoj por stabiligo de la medio.

Kiom kostas saviĝo en naturaj komunumoj?

Kial tamen dum la biologia evoluo ne aperis specioj kaj komunumoj, malstabiligantaj la medion? Kaj kial medi-detruaj teknologioj ĉiam aperas dum la scienc-teknika progreso?

Alterna tempo de teknologioj estas ĉirkaŭ dek jaroj. Sed elĉerpiĝ-periodo por plej-parto da nereaperantaj resursoj – materialoj, hejtaĵoj – estas ĉirkaŭ cent jaroj. Tial evoluo de scienc-teknika progreso okazas en la kondiĉoj de ŝajna neelĉerpeblo. Resurs-konservaj teknologioj postulas grandajn elspezojn kaj fariĝas nekonkurenc-kapablaj kompare al tiuj resurs-elĉerpaj. La unuajn rapide forpremas la duaj.

Periodo de evolua speci-alterno en komunumoj estas ĉirkaŭ miliono da jaroj. Sed elĉerpiĝ-periodo de biologiaj resursoj de la medio (en la kondiĉoj de plena malfermiteco de substanc-moviĝoj en la bioto) – ĉirkaŭ deko da jaroj. Tio signifas, ke la evoluo okazas en kondiĉoj ege foraj de neelĉerpeblo. Ajna ŝanĝo de la specia konsisto de komunumo, ligita al difekto de fermiteco de substanc-moviĝoj, tuj kaŭzas distordon en la medio, perdon de konkurenc-kapablo de la komunumo kaj ĝian forpremon far aliaj. La natura bioto neniam uzis nereaperantajn resursojn.

Por ke la resurskonservaj teknologioj fariĝu konkurenc-kapablaj, necesas rifuzi la uzon de nereaperantaj resursoj, kaj tio nature kondukos al uzado de senpoluaj teknologioj. Se tiutempe la homa influo al la bioto falos sub la liman nivelon, ĝi transiros en la naturan staton, rekreinte sian kapablon kompensi la naturajn influojn.

Kiun varianton de saviĝo ni ricevas, se ni agnoskas konservendon de la bioto?

La nuntempa konsumo de energio je 90% bazas sin sur nereaperantaj resursoj. Rifuzo de tiuj, kaj uzado nure de reaperantaj resursoj kaŭzos ŝrumpon de energi-konsumo proksimume dekoblan. Por ke ne okazu katastrofo, devas okazi ankaŭ malkresko de la loĝantaro. Ankaŭ tio malgrandigos la homan distordon de la kontinenta bioto, t.e. tiu malkreskos ĝis la lima nivelo. Subteno de energi-konsumo sur la nuna nivelo, eĉ kondiĉe ke uzatos nur t.n. ekologie puraj energifontoj, signifas pluan detruon de la bioto, kaj sekve – de la medio.

La tuta transformado de la homaj interrilatoj kun la naturo devas daŭri tiom, ke la teknologia procezo sukcesu adapti sin al energi-konsumaj teknologioj. Tio tute reale povas okazi dum kelkaj dekoj aŭ cento da jaroj. Dum la sama periodo devas okazi malkresko de la loĝantaro – proksimume dekobla...

Fakte, la tradicia timo pri senpopoliĝo kaj politika stimulado de alta prestiĝo de plurinfanaj familioj estas ligitaj al neevitebla en pasinto perdo de konkurenc-kapablo far nacio, kiu malkreskas. Tiu danĝero povas malaperi se la malkresko okazos proporcie (kun nepra konservo de la malgrandaj popoloj).

Dum lastaj jaroj la prestiĝo de plurinfanaj familioj malkreskas en la tuta mondo, kaj la homaro morale prepareblas al la ĝenerala transiro al familioj kun malgranda kvanto de infanoj.

La programo de malkreskigo de la homa influo al la bioto kaj rekreo de ties stabileco povas sukcesi nur se jam nun estos tute ĉesigita ekspansio de la mastruma agado. La netorditaj pecoj de la biosfero devas fariĝi realaj fontoj por rekreo de la bioto. Tion povas helpi ĉesigo de kresko de energi-konsumo. Antaŭ ĉio – de evoluo de nuklea kaj hidroenergetiko. La natura bioto ne povis ellabori kapablon kompensi radioaktivan poluon de grandaj teritorioj, aŭ vastskalan relief-ŝanĝon pro konstruo de grandaj digoj. Samtempe la natura bioto «scias» kompensi kreskon de koncentriteco de karbona dioksido en la atmosfero. Tial bruligo de hejtaĵoj (kondiĉe de ties malkresko), evidente malpli nocos por la medio kompare al ĉiuj alternativaj energi-fontoj.

Do. Estas neniuj kaŭzoj esperi, ke la bioto de la Tero adaptos sin al ajnaj antropogenaj distordoj de la medio, kaj la homo per «racia» mastrumado sukcesos «renaskigi kaj multigi» la biologiajn resursojn de la planedo, foriginte ĉiujn poluojn de la medio.

Ekzistas la sola vojo por konservi la bioton vivtaŭga – rekreo de ties naturaj komunumoj.

Kaj nepre – en amplekso, sufiĉa por kompenso de ĉiuj distordoj pro la homa agado. Ĉar la tera surfaco estas limigita, homoj devos iom premi sin, por permesi al tiuj komunumoj okupi plian parton de la tera surfaco. Jen kial gardo de la sovaĝaj specioj – malgraŭ tio, ke ni neniam vidis kaj vidos ilin – fariĝas la plej grava tasko en globala skalo. Sed la transiro al senpoluaj teknologioj kapablas malgrandigi nur lokajn poluojn, proksime de grandaj urboj. Ne pli ol tion.

En la rezonadoj pri ekologio silente supozatas ekzisto de iu tuteca programo. Eĉ pli vaste akceptita estas strategio, kies bazo estas totala transiro al purigado de industriaj poluaĵoj kaj uzado de ekologie puraj energi-fontoj. Tiu strategio bazas sin sur la imago ke ĉiujn ekologiajn problemojn kaŭzas nur la industrio.

Enkadre de tiaj imagoj jam aperas internaciaj kontraktoj: pri sistemoj de regulado de poluoj, pri malgrandigo de produktado klorkarbonaĵoj, karbona dioksido, aperas pluraj regionaj programoj. Speciale brila estas la internacia penado pri restarigo de la ozona tavolo, kiu kvazaŭ defendas nin kontraŭ la suna radiado...

En la realo tian strategion eblas formuli nur kiel «la struta strategio». Ekde la komenco de nia jarcento konsumo de krudaĵoj kaj akvo kreskis pli ol dekoble kaj nun atingas 10 tunojn kaj 800 tunojn je terloĝanto ĉiujare. Tiu kresko daŭras, dum kreskas la loĝantaro mem.

La «kromaj elspezoj» apenaŭ povas esti malgrandigitaj per ŝparado. Male, ili kreskos. Purigaj instalaĵoj, senpoluaj teknologioj nur altigas tiujn elspezojn. La homo bezonos okupi ĉiam novajn spacojn por loĝlokoj, vojon, agroj, forpremante biosferon en parkojn, rezervejoj, zooĝardenojn.

La provojn konvinki la homaron pri neceso konservi la biologian variecon de la natura bioto ĝis nun oni fundamentigas per tio, ke pleja parto de sovaĝaj specioj povos esti uzata de la homo estonte, kaj ankaŭ per nete estetikaj konsideroj. Intertempe la kvanto de uzataj de homo kulturitaj kaj sovaĝaj specioj malkreskas, kaj estas neniuj kaŭzoj supozi, ke specioj, sen kiuj la homo ekzistis en la pasinto, necesos al li en estonto. Tial enkadre de la «struta strategio» aspektas troa malŝparo bremsi la progreson kaj evoluon de la civilizacio pro konservo de kelkaj specioj de la natura bioto.

Forte deforminte la bioton, civilizita homo devos mem direkti ĝian agadon. Por tio necesas sistemo nekredeble komplika. Aperas demando, kiom kostos tia sistemo por la homaro?

Ekzistas ankaŭ alia strategio de homa evoluo, bazita sur kompreno ke la biosfero estas certa tuteca sistemo, plenumanta certan programon, kaj en siaj propraj interesoj stabiliganta sin kaj la ĉirkaŭan medion. Kvankam la homo leviĝis super la biosfero, li restas ĝia parto tiusence ke detruinte la biosferon li detruos sin mem. Enkadre de tia aliro necesas strategio, konsistanta en konscia direktado far homo ne de industrio kaj biosfero, sed de si mem, kiel biologia specio, jam transpaŝinta ĉiujn limojn kaj malpermesojn.



20-maj-1998