Lecionoj de forsuĉita ovo

Ne malvenkos kiu ŝanĝiĝos.

Ja. Rainis

I. El privata vivo de paradigmoj

Rezonadu nur pri tio, pri kio scioj viaj tion permesas al vi. Do: ne sciante la leĝojn de la lingvo irokeza, ĉu povas vi esprimi tian opinion pri ĝi, kiu ne estus supraĵa kaj stulta?

K. Prutkov

Nemalofte jen tie, jen tie ĉi en nia ĉiutageco spontanee naskiĝas disputoj kaj disputetoj: kio estas kulturo, kiun ni povas nomi intelektulo, kia estu inteligenta homo. Nemalofte oni povas aŭdi, ke, ekzemple, ĉiu ruso devas scii kaj apreci en muziko almenaŭ komponaĵojn de Ĉajkovskij – tio, se tiel diri, estu la minimuma kultura normo. Sed tia eminenta kantisto, kiel F. Ŝalapin ne ŝatis verkojn de Ĉajkovskij, kaj neniam plenumis tiujn (do, laŭ la supre prezentita logikumado – ne estas inteligenta homo).

Antaŭ proksimume 70 jaroj ĉiun homon, kiu ne sciis la latinan, la antikvan grekan, la bibliajn mitojn, oni ne konsideris kiel intelektulon. Hodiaŭ oni opinias, ke ĉiu efektive kultura homo sendepende de la profesio devas esti kapabla rezoni pri bazaj nocioj en teorio de relativeco, pri ekologia ekvilibro, genetiko, la kreaĵoj de Mozart kaj Michelangelo, Puŝkin kaj Shakespeare... Oni eĉ provas aranĝi kaj fiksi certan «oran minimumon» por intelektulo per sufiĉe rezoluta devigo – ekzemple, pere de studprogramoj por lernejoj kaj universitatoj, rekomendaj bibliografiaj listoj k.t.p.

Tamen la vivo «obstine» rifuzas tiujn normojn: la studprogramoj estas rearanĝitaj (kaj ĉiu nova programo fariĝis kaŭzo por akra kritikado, disputado, postulado: ĉi tion nepras elimini, tion enmeti k.t.p.), la rekomendaj listoj ne influas je la legantaro k.t.p.

Disputas «nespecialistoj», sed ankaŭ «specialistoj», la intelektuloj fosadas la temon. La sovetia leganto /*la artikolo estis publikigita en 1986 - Ju. F.*/ povas malfermi, nu, por ekzemplo, la unuan numeron de «Literatura ĵurnalo» 1986:

«... sed la 'sistemo' de pseŭdointelektuleco orientigas homojn je la eksteraj atributoj de kulturo, je la ĉionmanĝemo: devigas scii literaturon (ial ĉefe la eksterlandan!), muzikon, pentroarton, ŝati la popolajn korusojn, kiuj ĉe ni eksterordinare multas (alvorte la arto de iuj el ili abomene spiras je ni per la negocista kaj drinkeja etoso)» (Valentin Kataev, verkisto)

« – La diagnozo 'griza malsano' /*en kinoarto – A. F.*/ konatas hodiaŭ ŝajne al ĉiuj. Se vi estus kuracisto, kion vi preskribus kontraŭ tiu malsano?
– ... ĉi tie bezonatas kirurgia operacio rilate al tiuj, kiuj produktas »grizajn« kinofilmojn kaj stimulas ties produktadon» (el intervjuo kun popola artisto de USSR N. A. Krjuĉkov)

«... la procezo de malinteresiĝo al la 'granda literaturo, kiu rimarkeblas en la tuta mondo, tuŝis, bedaŭrinde, ankaŭ nian legantaron. Ĉe ni, laŭ averaĝa pritakso, oni legas ĉiam pli malmulte» (Vasil Bykov, verkisto)

Artistoj, verkistoj, kritikistoj evidentigas mankojn en la kulturo, provas analizi kialojn, eĉ sufloras solvojn. Laŭ Bykov grave kulpas la kritikistoj. Laŭ Krjuĉkov – sentalentaj reĝisoroj, nekvalita instruado, kritikado, kaj mon-ne-premiado. Kaj kritikistoj mem, analizante propran laboron,, venas al sola konkludo: plu serĉi, plu skribi, plu labori. Kion serĉi? Kiel labori, kiel plikvalitigi la kritikadon – tion ili ne scias.

Ankaŭ sciencistoj, filozofoj, estetikistoj ne forgesas problemojn de la kulturo – la vulgaraj evoluciistoj optimismas pri ĝia memprogreso elde primitivaj niveloj al la pintaj (konklude farendas nenio: apertabuŝe atendu falon de «kulturpomo»). La adeptoj de «kultura disvastiĝo» reduktas ĝian progreson al disvastiĝo de kulturaj valoroj de unu socia medio al alia, de unu historia epoko al la sekvanta, tial, kiel asertas G. Silfer, oni devas «legi pli multe, vojaĝi ankoraŭ pli multe» (ne klaras nur – kion legi kaj kien vojaĝi?). Sur preskaŭ samaj pozicioj – senpera kontakto inter diversaj sociaj grupoj aŭ diversaj kulturoj – staras adeptoj de «kulturigo». Funkcionalistoj klarigas evoluon de kulturo per biologiaj faktoroj (tial, verŝajne oni protektu la naturon por kulture progresi). Kaj la reprezentantoj de «ciklaj» teorioj diversmaniere tezumadas pri ĝenerala fatala malprogreso de kulturo.

Oni, bedaŭrinde, forgesas, ke korekta disputado, kapablo esplori la objekton de disputo antaŭ ol esprimi sian opinion, argumentado per faktoj kaj argumentoj, sed ne laŭ la principo – «mi estas konvinkita, ke...», «al mi (ne) plaĉas...», «oni diras...» – ankaŭ tio apartenas al kulturo. Al kulturo de pensado.

Ankoraŭ Spinoza atentigis, ke kulturo de pensado estas postsekvado al la objektiva realo. Evoluo de la socio, sekundareco de kulturo rilate al soci-ekonomia strukturo de la socio («ĉu bezonatas aparta pensrafiniteco, por kompreni, ke kune kun vivkondiĉoj de la homoj, kun iliaj socirilatoj, ilia sociestado ŝanĝiĝis ankaŭ iliaj ideoj, opinioj kaj nociaro – unuvorte, ilia konscio? Kion do pruvas la historio de la ideoj, se ne tion, ke la spirita produktado ŝanĝiĝas kun kun la materiala?» /*K. Marx kaj F. Engels*/), kaj sekve, ĉiamaj, ofte ĝisradikaj ŝanĝoj en principoj de kulturo – estas objektiva realo.

Ne eblas kompreni la nuntagan staton de kulturo analizante nur ĝian nuntagan staton. Nepras vidi ĝin dinamike, esplori, kiel ĝi evoluis ekde praaj tempoj, evidentigi leĝojn de tiu evoluo, kaj nur post tio oni povas permesi al si pritaksadon kaj, des pli, prognozadon.

Evoluo de ajnaj nocioj, inkluzive kulturon, iras «grandsalte», ŝtupe. Kiel solvorezulto de grupo da kontraŭaĵoj aperas ĝeneraleca fundamenta koncepto, kiun T. Kuhn nomis paradigmo /*T.S. Kuhn. The Structure of Scientific Revolutions, Chicago 1970*/. Kiel ekzemplo de paradigmo en fiziko, povas servi mekanikisma mondkoncepto prezentita en laboroj de Isaac Newton. La nuntaga paradigmo de kulturo determinas la lastan kiel aron de individuaj ecoj, agnoskitaj de la socio aŭ rekomendataj de la specialistoj. En kadroj de la paradigmo subevoluas apartaj tendencoj, ili iom post iom preciziĝas kaj detaliĝas. Kiam la detaliĝo atingas la limojn, la paradigmo elĉerpiĝas. Evidentiĝas kontraŭaĵoj inter ĝi kaj la ekstera mondo. Kiel solvorezulto de tiuj kontraŭaĵoj aperas nova paradigmo, kiu poste trairas la samajn evoluŝtupojn.

Transiro de unu paradigmo al la alia trapasas tute ne tiel facile, kiel poste ŝajnas. La revolucioj (kaj ĉi tiuj transiroj estas nome revolucioj) plenas de akra luktado kaj drameco. Ni rememoru kiel malaperadis la paradigmo de politeismo, la plurdieco. La unuajn kristanojn oni ĵetadis al leonoj, krucumis, organizis kontraŭ ili kampanjojn de kalumniado kaj falsigado. La fakuloj de politeismo traktis kristanojn kiel nocajn por la socio diletantojn. Ilin atentigis nek malprogreso de politeismo, nek ĝia plena nekapablo plu priskribi la vivon. Ili estis specialistoj, ĉion ceteran ili neglektis...

Sed jen – venkis nova paradigmo – monoteismo, la unudieco. En la komenco ĝi aktive evoluis. La estintaj «diletantoj» iom post iom fariĝis «specialistoj». Preciziĝis novaj, pli kaj pli nuancitaj detaloj de teologio, ekzemple, kiom da anĝeloj (diabloj) lokiĝos sur kudropinto. La paradigmo malnoviĝis, aperis kontraŭaĵoj inter ĝi kaj la vivo. Konforme al la objektivaj leĝoj de evoluo aperis nova paradigmo, la ateisma. Kaj ekflamis aŭtodafeoj aranĝitaj de inkvizicio, komenciĝis persekutado far la estintaj diletantoj, kaj nune specialistoj, de novaj «diletantoj». Denove, nek troa detaliĝo de paradigmo, nek ĝia nekapablo klarigi la novajn faktojn ne sobrigis la specialistojn – ili defendis sian paradigmon, la malnoviĝintan, malvivan, sed la sian.

Evoluhistorio de la paradigmoj en ĉiuj terenoj de la homa agado tute samas. Ĝin karakterizas precipe jeno:

  1. Ĉian novan paradigmon kreas ne «specialistoj», sed «diletantoj».
  2. Komence la malnova paradigmo ignoras la novan, sed kian tio fariĝas neebla – batalas kontraŭ ĝi per ĉiuj kaj ĉiaj rimedoj.
  3. Substituo de malnovaj paradigmoj per la novaj estiĝas akcele.

Ĉia paradigmo en sia evoluo trapasas tri etapojn: «infaneco», kiam ĝi batalas por sia ekzisto, «matureco», kiam ĝi evoluas kaj fariĝas ĉiesa, «maljuneco», kiam ĝi preciziĝas nur en detaloj kaj fariĝas bremso por evoluo de paradigmo-anstataŭiganto. Nun por ni gravas analizi la trian etapon. Ni traktu kelkajn simptomojn de paradigma maljuniĝo:

  1. Altgrada specialiĝo kaj detaliĝo. La specialistoj en tiu etapo esploras siajn specifajn, malvastajn temojn, prilaboras ties preskaŭ nesignifajn detalojn, tute ne rimarkante, kio okazas ĉirkaŭe. Ni rememoru, kiajn detalojn ellaboris geometrio de Eŭklido, kiam aperis novaj geometrioj de Riemann kaj Lobaĉevskij /*vd. Morris Kline. Mathematics. the Loss of Certainty. New York, Oxford University Press 1980*/
  2. Malkonformiĝo al la realo. Pli kaj pli ellaborante etajn detalojn, specialistoj ne rimarkas, ke la realo entute ne povas esti priskribita en kadroj de ilia paradigmo. Tiel, astronomoj longe penadis precizigi la sistemon de Ptolemey, elkalkulante diametrojn de epicikloj en espero atingi absolutan precizecon, kaj ne rimarkis, ke novaj scioj pri universo entute ne klarigeblis en tiu sistemo. Tiuepoke la problemoj solviĝis nur en sistemo de Kopernik.
  3. Oni konsideras sian paradigmon eterne valora, la memvalora. Nome en tiu ĉi etapo aperas rezonoj de specialistoj pri tio, ke elementoj de ilia paradigmo valoras ne kiel portempaj rimedoj por klarigi la realon, la vivon, sed valoras per si mem, valoras nun, valoris ĉiam, kaj valoros eterne. Sufiĉas rememori, kiel referencis al la «eterna memevidentaĵo» la kontraŭuloj de virina klerigado, kiel ili rezonadis pri nekapabloj de la virino, pri malpliaj dimensioj de ŝia cerbo k.t.p. Sed jam en tiu tempo ekaperis bazoj de virina klerigado.
  4. Aktiva lukto kontraŭ «herezo» kaj «diletantoj» ĝin ellaborantaj. En ardo de la lukto specialistoj eĉ ne rimarkas, ke nova paradigmo entute ne apartenas al ilia tereno de kompetento: areto de Atenaj negocistoj kaj maristoj juĝis Sokraton kaj verdiktis mortpuni lin pro nekorektaj filozofiaj konceptoj – ili, oni supozu, pli bone sciis, kia filozofio estis korekta.

Kontraŭ teorio de Darwin anglaj katolikoj establis specialan «akademion» por lukti kontraŭ la «falsa scienco», samcele anglaj protestantoj kreis «Instituton de Victoria».

Specialistoj pri marnavigado aŭguris pereon al ekspedicio de Thor Heyerdahl en la unua semajno de navigo. Neniu el ili rimarkis, ke ĉiuj ili fakas en navigado sur ŝipoj, sed ne sur flosoj.

Tre specifas tiuetape reago de specialistoj je la ĉirkaŭa realo. Ili ignoras, aŭ unuanime akuzas la realon en degradiĝo nur pro tio, ke la realo ne plu trakteblas en kadroj de malnova paradigmo. Ekzistas brila priesperanta ekzemplo:

Kial la tutmonda klerularo neglektas Esperanton? G. Silfer respondas: «simple ili estas normalaj homoj vivantaj en la koncerna epoko ... la moderna estetiko pledas por tute alia koncepto: lingvo estas io tute natura, praa, sendependa kaj eĉ kontraŭa al la posta evoluo de la homaro. La vera poeto estas la unua lingvouzanto. Per iom unudirekta, tamen tre facila aŭ sufiĉe konsekvenca dedukto oni rajtas konkludi, ke artefarita lingvo ne povas funkcii, aŭ almenaŭ, ke ĝi apartenas al forpasinta pensofluo.»

Jen tiel – Esperanto ne trakteblas en kadroj de la malnova paradigmo – ignoru ĉion, kio koncernas Esperanton. Nek sukcesoj de Esperanto, nek ĝiaj avantaĝoj povas konvinki koncernajn specialistojn.

Nova paradigmo ne aperas el vakuo. Ĝi solvas kontraŭaĵojn, kiujn principe ne povis solvi la malnova. Ekzistas bona simptomo de ĝia korekteco: tio, kio por malnova paradigmo estis kaŭzo, por la nova fariĝas sekvo el kaŭzo pli esenca. Laŭ paradigmo de Newton moviĝon de planedoj kaŭzas gravito. Konforme al paradigmo de relativeco la gravito mem estas rezulto de spackurbiĝo far maso. La nova, ankoraŭ ne aperinta paradigmo, klarigos la spackurbiĝon per sia kaŭzo.

Tiom longa antaŭparolo bezonatis por ke oni komprenu: paradigmo de la nuntaga kulturo troviĝas en periodo de profunda «maljuneco». Ĉiuj simptomoj surfacas:

  1. Detaliĝo atingis tian gradon, ke oni kalkulas literojn en poemoj de Puŝkin, esploras elcenton de flava koloro en pentraĵoj de Rembrandt kaj verkoj de Dostojevskij. Moralistoj rezonadas, kiam estro rajtas diri al la subulo «ci», kaj kiam ne rajtas...
  2. Neaplikebleco de la artoteorioj al artoevoluo tiomgrade evidentas, ke pluraj kleruloj publike deklaras tion:
    «En poezia tipo nepre estas io antaŭscienca, superscienca, eksterscienca, tio, kio neniel analizeblas» (d-ro de filozofiaj sciencoj A. Losev)
    «(oni devas esti) efektiva poeto, sed ne poemkreanto. Por tio bezonatas ne tiom ion scipovi, kiom ĉefe ion ne scipovi. Kaj ofte eĉ pli gravas ne scipovi, ol scipovi» (M. Vinokurov, poeto)
    «Tipigo en arto – estas verkado. Sed kio estas verkado – scias neniu» (M. Anĉarov, verkisto)
    Ankaŭ tutmonda fakularo ĝis nun ne diris ion valoran kaj praktike aplikeblan. Tiel, Benedetto Croce, kies pozicion G. Silfer taksas kiel pinton de la moderna estetiko, asertas: «Arto estas vizio aŭ intuicio. La artisto produktas bildon aŭ fantomon...» Laŭ Silfer mem: «... la reputacion de arta kritikisto kreas precipe lia gusto». Tiel do por ni restas pura subjektiveco, taksado laŭ la formulo «plaĉas – ne plaĉas», nenio pli.
  3. Rezonadoj pri «eterna valoro» de tiuj-aliaj artokreaĵoj ripetadas ĉiupaŝe. Kiel pruvon oni aplikas, ekzemple, komponaĵon de Bach, kiu tiom delongas, sed ni ĝis nun aŭskultas ilin plezure. En tiaj «pruvoj» estas unu eta nekorektaĵo. La verkoj de Bach estis komponitaj en la sama muzika paradigmo, kiu ĝisvivis la nuntagon (malgraŭ ke ĝi grandparte maljuniĝis). Neniu el la adeptoj de «eternaj valoroj» ial ne mencias nun tian giganton en muziko de Renesanco, la grandan reformiston de la itala kaj nederlanda muzikaj skoloj, kiel J. Dupre. Li faris por muziko multe pli ol Bach, sed Dupre verkis en la antaŭa paradigmo, hodiaŭ liajn komponaĵojn simple ne eblas aŭskulti. Aperos nova paradigmo (kaj tio okazos tre baldaŭ) – kaj homoj levetos la ŝultrojn, kiam oni ekmencios pri «eterna» Bach, samkiel la adeptoj de «eterna» Puŝkin ne legas nun poemojn de iam «eternaj» Lomonosov kaj Derĵavin.

Kaj la «eterna» moralo... Ĉu tiom malproksimas de ni la tempoj, kiam per tute alia vorto oni titolis la de ĉiuj nun protektatan senedzan patrinon? Ĉu tiom malproksimas de ni la tempoj, kiam tute amoralis divorco? Ĉu ne «eternas», fin-fine, la ideo pri tio, ke kanibalismo estas tre kaj tre malmorala kaj malbona fenomeno? Sed trafu nia humanisto dek-dudek jarmilojn malantaŭen – oni tute ne dubsence klarigus al li, ke tiel la klerulo ne devas pensi.

La kvaran simptomon de «maljuniĝo» de la nuntaga kultura paradigmo ni priparolos iom poste, sed dume ni resumu:

Rezonadi pri detaloj de la malnova kulturo estas tute sensence antaŭ la aŭroro de nova kulturo.

Kian sencon havas rezonoj – en kiu mano devas teni bridrimenojn la intelektulo, kiam jam estas inventita aŭtomobilo?!



20-maj-1998
Hosted by uCoz