IV. El vivo de sistemoj

Ĉiu scienco devas trovi por si la minimuman eron, kiu determinas la tutan komplekson da ecoj de la esplorataj objektoj. En kemio ĝi estas molekulo, en matematiko – nombro. La molekulo de arto estas arta sistemo. Kio ĝi estas ni vidu el ekzemploj:

Ekzemplo 1. La ĵazo. Ĝi estas grandega sistemo, prezentanta la ĝenron de la muziko. Ĝi inkludas la artistojn (muzikistojn, kantistojn), specifajn principojn (voĉan improvizon surfone de akompana improvizo), specifajn muzikrimedojn (ĵaz-gamojn k.s.), propran komplekson de instrumentoj (blovmuzikiloj, fortepiano, kontrabaso, drumo k.t.p.), proprajn verkojn, propran temaron – t.e. subsistemojn. De alia flanko la ĵazo estas parto de supersistemo – la muziko, kiu inkludas ankaŭ aliajn ĝenrojn.

Ekzemplo 2. La tragedio de Shakespeare «Reĝo Lear». La sistemo konsistas el la interagantaj herooj. Konsiderindas ankaŭ la grupoj da herooj: la protagonisto – Lear; la pozitiva grupo – Cordelia, bufono; la negativa grupo – ceteraj filinoj de Lear kaj iliaj edzoj; la neŭtrala grupo – servistoj, soldatoj k.t.p. Tiuj grupoj estas subsistemoj. Kaj la supersistemo ĉi tie estas la tuta ĝenro de tragedio.

Ekzemplo 3. Kapelo de Medici farita de Michelangelo. Ties subsistemoj estas – la konstruaĵo mem, la statuoj kaj bareliefoj interne de la kapelo, la murpentraĵoj. Facilas rimarki, ke la kapelo estas parto de kelkaj supersistemoj – arkitekturo, skulpturo, pentroarto.

Ekzemplo 4. Rolo en spektaklo (kiel krea manifestiĝo, verko de la aktoro). La sistemo konsistas el voĉaj, movaj kaj mimikaj aktoraj rimedoj, teksto de rolo, k.t.p. Eniras la supersistemon: spektaklo (kiel verko de reĝisoro).

Ekzemplo 5. Opera ario. La sistemo estas strukture simila al kanto (el kiu ĝi devenas). Sed ĝi eniras alian supersistemon – operon – kaj tial havas iom alian karakteron de la subsistemoj, ol la kanto.

Ekzemplo 6. La pentraĵo. Konsistas el la interagantaj pentritaj objektoj – homoj, aĵoj, naturo, ties prilumo kaj koloroj, k.t.p. La supersistemo – pentroarto.

Ekzemplo 7. La konstruaĵo. Ĝi konsistas el la konstrukciaj elementoj (fundamento, muroj, tegmento) kaj ornamaĵoj (pilonoj, kornicoj, skulptaĵoj). La konstruaĵo mem estas parto de arkitektura komplekso (grupo de konstruaĵoj, naturo, aliaj elementoj, ekz. monumentoj). Ĉion ĉi unuigas arkitekturo.

Tiuj ekzemploj sufiĉas por kompreni, ke arto estas sistemaro, ke ties sistemoj formas longan kaj disbranĉitan hierarkion. Sur ĉiu ŝtupo de la hierarkio troveblas pli aŭ malpli komplikaj sistemoj.

Arta sistemo – estas komplekso de interagantaj rimedoj por ilustra prezento de artobjekto.

La objekto de arto povas esti: eventoj, sentoj, ideoj, situacioj, eksteraj kaj internaj ecoj, interagoj kaj interrilatoj de la socio, homo kaj naturo k.t.p.

Prenu ni por ekzemplo poemon de W. Auld «Dumnokta aviado» («Kvaropo», Budapest, 977, p.17)

1 – Silent' – krom nur mallaŭta zumo,
    kiu l' orelojn ne molestas.
2 – Obskur' – krom ke fantoma lumo
    en la kajuto fosforeskas.
3 – Senmovaj ŝvebas | tuŝ-proksime – 4
5 – la astroj, kiel mil lampiroj.
6 – En nova mondo mi pilgrime
    flugas en | voj' de l' pioniroj... – 7

La arta sistemo – poemo – konsistas el kvar subsistemoj – strofoj; ĉiu strofo – el du linioj (por poemo tio estas sub-subsistemoj); ĉiu linio – el vortoj (sub-sub-subsistemo). Sed tio estas strukturo «geometria». Poemo havas ankaŭ artan strukturon, ties artaj subsistemoj estas grupoj de figuroj. Grupo, kiu priskribas ecojn de aviado (1, 2); grupo, priskribanta eksteraĵon (3, 4, 5, 7); grupo, priskribanta la protagoniston (6). La unua grupo enhavas konkretajn figurojn (sub-subsistemoj) pri silento (1) kaj pri obskuro (2). La trian grupon eniras figuro 6 kaj, pro sia aldona, dua funkcio, figuroj 1 kaj 2, ĉar ili ankaŭ nerekte priskribas animstaton de la protagonisto.

Ĝis nun ni malleviĝis laŭ la hierarkia ŝtuparo de sistemoj. Oni povas fari tion senlime. Bedaŭrinde, pasinte la nivelon de figuro, ni eliras el la kadroj de arto. Ankaŭ vorto estas sistemo, sed jam ne arta – lingvistika. Sed ni leviĝu supren.

Se ni nomas la poemon sistemo, la verkaro de W. Auld estas por ĝi la supersistemo. Esperanto-poezion oni povas nomi super-supersistemo, la poezion entute – super-super-supersistemo, k.t.p. Cetere, sistemo «poemo» eniras alian supersistemon: parton de la libro, dediĉitan al W. Auld. La tuta libro estas super-supersistemo, biblioteko – super-super-supersistemo k.t.p. senlime. Ankaŭ tio estas reala hierarkio, kvankam tute ne arta.

Tia divido estas «absolute relativa». Same prave ni povas konsideri sistemo grupon de figuroj. Tiuokaze la poemo estos supersistemo kaj la figuro – subsistemo. Do, ni interkonsentu nomi sistemo tiun minimuman parton, kiun ni bezonas en ĉiu konkreta okazo.

Kaj ankoraŭ unu nocion necesas difini antaŭ ol fini tiun ĉi tedan parton de la artikolo: antisistemo. Imagu ni jenan sistemon – por montri laboron de poeto oni ofte uzas Pegazon. Poeto rajdas sur Pegazo – la figuro estas bona kaj neimageble banala. Kaj jen W. Auld en poemeto «Apologio» konstruas malan figuron – antisistemon por la kutima surpegaza rajdanto:

Mian pegazon
ne rajdas mi senmanke:
ĝi selis min
kaj spronas min ĝissange

(la sama libro, p. 13)

Ĉiu arta sistemo ekzistas nur en rilata komplekso al aliaj artaj sistemoj, al la nivelo de artkonsumanto kaj de la socio. En la epoko de Puŝkin estis principe neakcepteblaj la radikaj fonetikaj rimoj, kaj nun la puŝkineskajn rimojn oni perceptas banalaj. Muzikajn intervalojn, kiuj nuntempe estas la bazo de muziko (tercioj), en la 14-a – 16-a jc. oni taksis kiel disonancaj. La uzatajn tiam intervalojn (kvinto, seksto) nun oni nomas «vakaj».

Arto ĉiam progresas, uzante rimedojn, kiuj pli frue estis absolute neakcepteblaj.

La socio kaj la apartaj konsumantoj devas iom post iom alkutimiĝi al novaj rimedoj. La «saltoj» principe ne estas eblaj, ĉar oni simple ne perceptus ilin. Nur kiam la ebloj de unu rimedaro elĉerpiĝas, arto povas transiri al alia rimedaro. La nivelo iom post iom sinkas de la kvina ĝis la tria, kaj nur poste povas transiri al nova kvina nivelo. (Necesas ankoraŭfoje emfazi, ke la dua kaj la unua niveloj ne estas bezonataj – ili estas la balasto de arto).

Se diri pli ĝenerale, la artaj sistemoj neniam stagnas – ili evoluas. La procedojn de ties evoluo bone ilustras la sekva ekzemplo.

Ekzemplo 8. En antikva Helenujo teatraj spektakloj ĉiam finis la festojn. La festotagon ordinare komencis bazaro, poste okazis publika pripolitika diskuto kaj vespere oni prezentis spektaklon. La teatraĵo povis temi pri Helenujo, Fenicio, Olimpo, pri urbo aŭ kamparo. Kiel do oni povus informi homojn pri loko, en kiu okazas eventoj de la spektaklo?

Kaj jen ekde frua mateno tra la bazara placo promenas speciale dungitaj homoj. Ili rakontas al ĉiuj pasantoj, ke la vespera spektaklo prezentos vilaĝon sur riverbordo, ke maldekstre situos monteto, kaj dekstre – arbaro. Aŭ ion alian, depende de la bezono.

Pasis jarcentoj. La teatro en Mezepoka Eŭropo jam ne estis la kulmino de la tuta tago. Ĝi iĝis nur unu el pluraj distroj. Homoj, okupitaj pri propraj aferoj, kolektiĝis en teatro nur antaŭ komenco de spektaklo. Aperis la kontraŭaĵo: necesas rakonti pri la loko, sed la tradiciaj rimedoj ne ebligas tion. Kaj jen, la rakonton oni enmetas en la teatraĵon mem. La spektaklon prefacas apero de aktoro (Prologo), kiu en stilo de tujota teatraĵo klarigas, ke maldekstre estas monteto, dekstre – arbaro, kaj ke la spektaklo rakontas pri antikvaj tempoj.

Tiu eblo ekzistis dank' al tiutempa tradicio – la tereno de enteatraĵa agado senŝanĝis dum la tuta spektaklo. Tamen iom post iom la dramaturgio malkontentiĝis pri tiuj kadroj – la enteatraĵa agado ŝanĝiĝis kelkfoje dum spektaklo. La Prologo jam ne helpis. Denove aperis kontraŭaĵo. Ĝin solvis Shakespeare. Li enmetis la priskribon de agadloko en la parolon de herooj. Liaj herooj diras jam ne «mi amas vin» aŭ «mi mortpikos vin», – sed «sur tiu pitoreska deklivo mi konfesos al vi mian amon» aŭ «apenaŭ pasos minuto, kiam ĉi tiu moroza arbaro atestos vian morton».

La teatraĵoj de Shakespeare ne hastemas. Ties eventoj postsekvas same, kiel fluis la tiama vivo. Sed ritmoj de la vivo pli kaj pli rapidiĝas. La teatraĵoj iĝas pli kaj pli streĉaj, pli kaj pli movoplenaj.. En tiaj kondiĉoj jam ne permeseblas troŝarĝi replikojn de herooj per priskriboj de agadlokoj. Denove – kontraŭaĵo.

Tiam aperis la dekoracioj, kiujn ni vidas en la teatro ĝis nun.

Ĉi-supra ekzemplo tre oportunas, ĉar ĝi samtempe ilustras kelkajn evolu-leĝojn de artaj sistemoj.

I. La artaj sistemoj evoluas tra aperado kaj solvado de kontraŭaĵoj. La kontraŭaĵoj aperas pro malsama evoluo de artosistemaj elementoj kaj kondiĉoj de ties ekzisto.

II. Post elĉerpiĝo de evoluaj rezervoj, la artosistemo transiras al supersistemo kiel unu el ties elementoj, kaj plu evoluas je nivelo de la supersistemo. (En la ekzemplo pri teatro okazis unuigo kun la pentroarto. Plu evoluas la dekoracioj mem).

III. La artosistemoj evoluas strebante plialtigi la gradon de idealeco. La ideala artosistemo estas sistemo, kiu tute forestas, sed ties funkcioj plenumiĝas.

«Idealiĝo» de artosistemoj ordinare sekvas tra la kvar etapoj:

  1. uzo de ekstersistemaj esprimrimedoj
  2. uzo de esprimrimedoj el supersistemo
  3. uzo de unu el subsistemoj de la arta sistemo kiel esprimrimedon
  4. konstruo de kondiĉoj en supersistemo, kiuj malaperigas la bezonon pri tiu esprimrimedo.

En nia ekzemplo la artan sistemon prezentas rakonto pri la agadlokoj en teatraĵo. Komence oni uzas ekstersisteman rimedon – dungitan rakontanton. Poste uzatas rimedo el supersistemo – aktoro el la sama trupo. Poste funkcion de la rakontanto plenumas la herooj mem – la grado de idealeco grave kreskis. Kaj fine, la supersistemo konstruatas tiel, ke tute malaperas la bezono pri rakontanto – la necesan funkcion plenumas la dekoracioj.

Certe, artaj sistemoj ne ĉiam evoluas laŭvice tra ĉiuj ĉi etapoj de idealiĝo, tamen la ĝenerala direkto validas. Ni rememoru jam menciitan ekzemplon pri evoluo de la simfonio. La etapoj de idealiĝo ĉi tie interplektiĝis. Mozart jam delonge uzis subsistemajn rimedojn, dum Saint-Saens ankoraŭ serĉis rimedojn «ekstere». Tamen tiel aŭ alie la simfoniaj rimedoj idealiĝis, transiris al nivelo de subsistemoj, ties plua «malgrandiĝo» elĉerpiĝis, kaj ili transiris al supersistemoj (unuiĝo kun ĥoro, literaturo k.t.p.).

Se ni esploros la kre-vojon de talentaj aŭtoroj, ni plej ofte konstatos la saman situacion. Tio, kio nomatas «krea evoluo», fakte estas laŭgrada ŝanĝo de esprimrimedoj ekde hazardaj ĝis super- kaj subsistemaj, ĝis unuiĝo de kelkaj funkcioj en unu rimedo.

Ekzemple, poeto Semjon Kirsanov komencis de «desegnaj» versoj, frapaj komparismoj, fonetikaj ludoj, sed poste liaj rimedoj evoluis profunden, transiris al «interno» de sistemoj, kaj fine, je la lasta etapo de lia kre-vojo, aperis lia fama plursignifeco.

La saman evoluon ni vidas en la kreado de A. Rajkin /*fama sovetia satira aktoro*/, Ju. Nikulin /*fama rusia komedia kaj drama kinaktoro kaj cirka klaŭno*/, en poemoj de A. Voznesenskij. Kaj tute geniaj ni nomas tiujn, kiuj komencis de lastaj etapoj de idealiĝo, kiel A. S. Puŝkin.

La leĝo, kiu konstatas la strebon de la artaj sistemoj al idealeco tre gravas speciale tial, ke ĝi montras la direkton – kie serĉi esprimrimedojn. La ordinare uzata metodo de provoj kaj eraroj ofte rezultigas, ke post sukcesa trovo povas sekvi malsukcesa. Ekzemple, V. Majakovskij, kiu komencis de super- kaj eĉ subsistemaj rimedoj, en la postaj periodoj uzis hazardajn rimedojn. Rezulte aperadis evidentaj malsukcesoj, poemoj, kiujn subtenis nur la fama nomo de Majakovskij.

La idealan artan sistemon bone ilustras la eldiro de K. Brullov: «La arto komenciĝas tie, kie aperas la 'iomete' ».



20-maj-1998